IslamOnline estas tutmonda retejo, kiu donas informojn pri Islamo al islamanoj kaj neislamanoj en la angla kaj araba lingvoj. Ĝi estis fondita la 24-an de junio 1997 de la egipta teologo Yusuf al-Karadawi[1]. La IslamOnline administracia oficejo troviĝas en Doha, Kataro, kaj estas administrata de la Kultura Societo de la saŭdaraba ŝejĥo Al-Balagh [1]. La slogano de la retejo estas "kredindeco kaj reputacio"[2].

Laŭ enketo de Alexa Internet, Islam Online estas la sesa plej vizitata retejo rilata al Islamo[3].

La retejo konsistas de forumoj pri diversaj temoj, kiel politiko, novaj islamanoj, distro, sekciojn kiel "Demandu la scienciston", kie vizitantoj povas starigi demandojn rilate al islamo[4]. La arabaj kaj anglaj sekcioj estas adaptataj al sia respektiva legantaro[5] . En nuraj kvar jaroj (2000–2003), ĉirkaŭ 306 691 artikoloj estis publikigitaj, el kiuj 233 223 estis en la araba dum 73 486 estis en la angla[6].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Jack Shenker, "IslamOnline website in crisis as employees in Egypt stage sit-in", The Guardian. la 16-an de marto 2010.
  2. (en) "About Us Arkivigite je 2010-09-24 per la retarkivo Wayback Machine", IslamOnline.
  3. (en) IslamOnline Arkivigite je 2019-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, Alexa Internet
  4. (en) "Home Page". IslamOnline, arĥivita de la originalo ĉe Wayback Maŝino, la 30-an de decembro 2006.
  5. (en) Gräf, Bettina, "IslamOnline.net: Independent, interactive, popular". Arab Media and Society, januaro 2008.
  6. (en) Abdul Hameed Yusuf Badmas."E-fatwa": A Comparative Analysis of Islamonline and Islam Q & A, 2010