István Pál Demény

DEMÉNY István Pál (deme:nj) estis rumanuja hungara folkloristo, literaturhistoriisto naskita en Aiud la 28-an de aprilo 1949 kaj mortinta en Târgu Mureş la 4-an de januaro 2000. Li estis la edzo de etnografino Klára Gazda.

István Pál Demény
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1949 (1949-04-28)
en Aiud
Morto 4-an de januaro 2000 (2000-01-04) (50-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Tombo Sfântu Gheorghe
Lingvoj hungara
Familio
Edz(in)o Klára Gazda
Okupo
Okupo folkloristo • literaturhistoriisto • etnografo
vdr

Biografio redakti

István Pál Demény la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo kaj li diplomiĝis pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo (1972), kaj li doktoriĝis tie (1978). Li instruis ekde 1972–1978 en Nagypeleske, pli poste en Aiud kaj Ciumbrud. Li estis etnografo de la muzeo de Miercurea Ciuc ekde 1978 ĝis 1985. Inter 1985–1990 en Sfântu Gheorghe li estis kunlaboranto de distrikta biblioteko. Ekde 1990 li prelegis en Universitato Babeş–Bolyai de Kluĵo pri folkloro de la finnugraj popoloj.

Volumoj redakti

  • Kerekes Izsák balladája, stdo, Bk., 1980;
  • A Szent László-legenda és Molnár Anna balladája, Kvár, 1992;
  • A magyar szóbeli hősi epika, Csíkszereda, 1997;
  • Táltosok, kerekek, lángok, Csíkszereda, 1999.

Fontoj redakti