István Vöő
VÖŐ István [pro. voe:] estas rumania hungara lingvisto, universitata docento. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 22-an de decembro 1934. Li estis la edzo de folkloristino Gabriella Vöő.
István Vöő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1934 (89-jaraĝa) en Timișoara |
Familio | |
Edz(in)o | Gabriella Vöő |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Kariero redakti
István Vöő akiris diplomon de mezlerneja instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en 1958 en la Universitato Bolyai de Kluĵo, kaj li laboris de tiu jaro en la katedro de la hungara lingvistiko de la sama universitato. De 1992 li estis docento kaj li revenis en sian naskiĝurbon, Temeŝvaron. Li estis esploristo de la hungaraj dialektoj.
Libro redakti
- Magyar nyelvjárási szöveggyűjtemény. Dialekta krestomatio kolektita kune kun siaj studentoj (Kv. 1970).
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-15 per la retarkivo Wayback Machine