János Balázs (pentristo, 1904)
János Balázs [jAnoŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs János estis hungara pentristo.
János Balázs | |
---|---|
Memportreto kun pipo de János Balázs | |
Persona informo | |
Naskonomo | Balázs János |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1904 en Magyaregres |
Morto | 2-an de marto 1927 (22-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Balázs [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1904 en Magyaregres, li mortis la 2-an de marto 1927 en Kaposvár.
Biografio redakti
János Balázs estis edukita en Kaposár ekde 1914, lia talento malkaŝiĝis jam dum la lernojaroj. Ekde 1921 li konfesis sin pentristo. Liaj simbolaj instruistoj estis Aurél Bernáth kaj József Rippl-Rónai. En 1923 li pentradis 3 monatojn en Pécs ekzemple kun István Csók. En la sekva jaro li rajtis frekventi Belartan Altlernejon helpe de rektoro Károly Lyka, ja Balázs ne havis abiturienton. li lernis nur 4 monatojn de Oszkár Glatz, poste pro financaj problemoj li reiris al Kaposvár. Li mortis tre juna pro tuberkulozo. Li postrestis 650 pentraĵojn, desegnaĵojn.
Lia sola grupa ekspozicio redakti
- Kaposvár (1923)
Postmortaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1940)
- Kaposvár (1950, 1977, 1999, 2005)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Csodálatos halászat (1921, vidu la bildon!)
- Tájkép nyírfákkal (1922)
- Golgota (1923, vidu la bildon!)
- Pipás önarckép (1923, vidu la supran bildon!)
- Szegényes csendélet (1923, lia ĉefverko)
- Ady: Fekete zongora (1924)
- Kalapos önarckép (1924)
- Önarckép (1924)
- Töröcskei erdőrészlet (1924)
- Ülő akt
- Csendélet tányérral és bögrével (1925, vidu la bildon!)
- Kaposvári látkép kutyás emberrel (1926)
- Kórházi csendélet (1926)
Memorigiloj redakti
- pentrista klubo de Kaposvár prenis la nomon János Balázs en 1953
- strato en Kaposvár
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
-
Balázs János: Golgota (1923)
-
Balázs János: Csendélet tányérral és bögrével (1925)