János Borosnyai Lukács

BOROSNYAI LUKÁCS János [pr. boroŝnjai luka:ĉ] estis hungara reformita episkopo en Transilvanujo naskiĝinta en Feldoboly en 1694 kaj mortinta en Marosvásárhely 1760. Li estis la patro de Simon Borosnyai Lukács kaj de György Borosnyai Lukács

Kariero redakti

Borosnyai Lukács ekde 1716 estis ĉedoma edukisto en la familio de grafo Miklós Bethlen, poste li instruis en Nadjenjedo kaj Vízakna. Antaŭ 1726 li vivis kvin jarojn eksterlande. Hejmenveninte li estis kortega pastro de Simonné Kemény en Vécs. Ekde 1727 li estis pastro en Nadjenjedo, ekde 1735 instruisto en Székelyudvarhely. Li iĝis episkopo en 1749.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon