Ocna Sibiului
Ocna Sibiului [okna sibiuluj] (hungare: Vízakna, germane: Salzburg) (Rumanio) estas urbo en Rumanio nordokcidente de Sibiu.
Ocna Sibiului | |||
---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 555600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 434 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 52′ N, 24° 4′ O (mapo)45.87472222222224.066666666667Koordinatoj: 45° 52′ N, 24° 4′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 87,47 km² (8 747 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ocna Sibiului [+] | |||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 4 048 loĝantojn [rumanoj, hungaroj); en 1992 4 178 (rumanoj, 11,2 % hungaroj).
Historiaj eventoj
redaktiĜiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1262–63, 1291; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Ĉe la urbo longe ekzistis sal-minejo, de kiu deriviĝas ĝiaj nomoj (Salzburg = sal-kastelo, Ocna = sal-minejo; Vízakna = akvo-minejo). La sala rezervejo tiea havas la formon de elipso kun aksoj de 1,3 kaj 0,6 kilometroj. Pro la engrunda salo ekestis 15 salaj lagoj, kiuj enhavas tiom da salo, ke homa korpo flosas sen naĝa aktivado. La plej granda lago enhavas pli ol 260 gramojn da salo en ĉiu litro; la maksimuma sal-enhavo de la lagoj estas 287 g/l. La kuraca efiko de la sala akvo estis konata jam en la 16-a jarcento. De 1846 la urbo estas kuracloko pro siaj salbanejoj. La 4-an de februaro 1849 la milittrupoj de Jozefo Bem suferis tie gravan malvenkon de habsburga armeo gvidata de A. Puchner.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Júlia Bányai (1824 – Kairo, 1-a de novembro 1883): kapitano dum hungara revolucio de 1848.
- György Bereck; Briccius (ĉ. 1670 – Kolozsvár, aŭgusto 1720): senatano de Kolozsvár, poste ĉefjuĝisto, kuracisto.
- Zsigmond Borosnyai Nagy (1-a de marto 1704 - Nagyenyed, ? 1774): reformita eklezia verkisto.
- Jenő Gergely (*8-a de novembro 1913) juristo, publicisto, preleganta instruisto en Bolyai Tudományegyetem.
- Ion Cărămidar (*27-a de julio 1924 - ?, ? 1990): skulptisto.
- Károly Herepei (24-a de februaro 1802 – Vízakna, 26-a de oktobro 1871): ref. pastro, altlerneja profesoro, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1838).
- István Kosztolánszky poeto
- Károly Szász Szemerjai Szász (25-a de januaro 1798 - Marosvásárhely, 25-a de oktobro 1853): juristo, natursciencisto, politikisto, ano de la Hungara Scienca Akademio.
- Paulina Szász, edzino de verkisto, episkopo Károly Szász, (17-a de februaro 1831 – Nagykőrös, 17-a de junio 1853): poetino.
- Géza Szőcs (1870 - Gheorgheni, ?): instruisto, publicisto, literaturhistoriisto, tradukisto, dramisto
- Lajos Takács (Vízakna, 25-a de aŭgusto 1908 - Kluĵo, 18-a de decembro 1982) juristo, rektoro de Universitato Bolyai
Eksteraj ligiloj
redakti- Historiaj banejoj en Transsilvanujo (aŭgusto 2009, revuo Korunk[1]
- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Urba retejo Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine (rumana, angla, germana)