János Cserna [jAnoŝ ĉerna], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserna János aŭ malofte iom arkaike Udvardy Cherna János estis hungara agronomo, geodeto, kolektanto de popolkantoj, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1832).

János Cserna
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1795 (1795-01-07)
en Zámoly
Morto 25-an de oktobro 1890 (1890-10-25) (95-jaraĝa)
en Heves
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

János Cserna [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1795 en Zámoly. Li mortis la 25-an de oktobro 1890 en Heves (urbo).

Biografio redakti

János Cserna frekventis lernejojn en Pápa kaj Pest (urbo). Li ricevis diplomon en 1821, poste li eklaboris en grafa bieno. Li longe vivis en urbeto Heves. Li kolektis 246 popolkantojn, kiuj restis en manuskripto. Ekde la 1820-aj jaroj li verkis ankaŭ fakartikolojn kaj faris ankaŭ geodetajn laborojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gazdasági földmérő, avagy együgyű és világos utmutatás arra, miképpen lehessen kiki a maga földjeinek inzsellérje 1825
  • Gazdasági vízmérő, avagy együgyű és világos útmutatás arra, miképpen lehessen kiki a maga határában található vizekre nézve inzsellér 1827
  • Gazdasági regulatiók tüköre a pallérozott mezei gazdaságnak kalauzul, a gazdasági könyveknek kulcsául 1828
  • Eredeti Nemzeti Dalnok’ Gyűjteménye, – Leginkább a’ Pór Ifjúság szájjából 1832 - manuskripto pri kolektaĵo pri popolkantoj

Fontoj redakti