Heves (urbo)
Heves [heveŝ] estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves, kies centro estas. La loknomo signifas: impeta.
Heves | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3360 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 863 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 99 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo)47.620.283333333333Koordinatoj: 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 99,31 km² (9 931 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Heves [+] | |||||
Situo
redaktiHeves situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Jászberény, laŭ fervojo Kisújszállás-Kál. Füzesabony troviĝas 22, Jászberény 35, Eger 40, Tiszafüred 48, Kisujszállás 73, Budapeŝto 111 km.
Historio
redaktiPli frue skitoj loĝis tie. En la 11-a jarcento la tiea fortikaĵo mem estis centro de la praa departemento. En 1271 parlamentado okazis en tiu loko. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1467. En 1544 la turkoj okupis kaj la urbeton kaj la fortikaĵon. Ili forpelis la hungarojn en 1596. En 1688 la aŭstroj-hungaroj reokupis la urbon. La nova loĝantaro okupiĝis pri terkulturado. La tie produktita akvomelono havas tutlandan famon. La urbeto estis distriktejo de departemento Heves. En 1943 oni deportis la judojn, en 1945 oni forpelis la virojn al trudlaboro al Ukraino. En la sama jaro oni disdonis parcelojn al la malriĉaj homoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la tiama vilaĝo, kiu urbiĝis en 1984. En nekonata tempo vilaĝo Pusztacsász aliĝis al Heves.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵoj estas romkatolika Preĝejo Johano Baptisto (Heves), Kalvinana preĝejo (Heves), termala banejo kaj kasteloj de Remenyik (remenjik) kaj de Halász (halAs).
Famuloj
redakti- En Heves naskiĝis:
- En Perespuszta (apudaĵo de Heves) naskiĝis skulptisto Pál Kő.
- En Heves mortis agronomo János Cserna.
- En Pusztacsász mortis nobela juĝisto Albert Németh.
Famaj nomportantoj
redakti- Attila Hevesi, geografo
- Gyula Hevesi, kemiisto
- Lajos Hevesi, ĵurnalisto
- Sándor Hevesi, dramisto
Ĝemelurboj
redakti- Breganze, Italio
- Miercurea Ciuc, Rumanio
- Ciumani, Rumanio
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- distancoj Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine