Preĝejo Johano Baptisto (Heves)

Preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Heves (urbo), kie ĝi estas la plej malnova kirko.

Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Heves
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Heves
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Heves (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Erdőtelek-Kisköre
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ taksoj la unua preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis. Post dominado de turkoj la katolika grupo estis refondita en 1718. En 1767 la kirko ricevis turon. La orgeno alvenis en 1923, ĝi moderniĝis en 1943. Arkeologoj trovis en 1969 gotikajn fenestrojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. En 1966 en la korto sub la tero oni trovis sonorilon, kiu estis kreita en 1465. La preĝejo havas unusolan turon super la ĉefenirejo. La navo kaj la plurlatera absido havas apogpilierojn. La turo iomete reliefas en la fasado. Skulptaĵo pri Johano Nepomuko estis farita en 1768, nun en la preĝejo, sed kopio estas videbla en la korto. Interne la ĉefaltara bildo prezentas bapton de Kristo, la plafonaj freskoj prezentas vivon de Johano Baptisto. La mebloj estis faritaj en la 18-a jarcento.

Fontoj redakti

 
Absido