Kalvinana preĝejo (Heves)

Kalvinana preĝejo en Heves

La kalvinana preĝejo de Heves estas religia historia monumento (ekde 2005) en urbo Heves (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Heves
Kalvinana preĝejo de Heves
Kalvinana preĝejo de Heves
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Heves (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Heves
Arkitektura priskribo
Konstruado 19261930
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kalvinanoj okazis en Heves en 1596, tiam ili jam havis preĝdomon. Depost dominado de turkoj la kalvinanoj eklezie apartenis al Átány. En 1852 oni konstruis propran kirkon kaj la kalvinana grupo ricevis memstarecan statuson post 7 jaroj. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1926-1930 kaj renovigita en la 1990-aj jaroj. En 1967 pastra loĝejo estis alkonstruita al la kirko.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo. La predikejo estis farita el ligno.

Fontoj redakti