János Kóródi Katona

hungara politikisto

KÓRÓDI KATONA János (ko:ro:di katona ĵa:noŝ) estis hungara politikisto naskiĝinta en Nagybánya la 19-an de novembro 1898 kaj mortinta en Lucerno la 27-an de aŭgusto 1961.

Biografio redakti

János Kóródi Katona studis en Universitato de Budapeŝto kaj de 1913 li estis ĉefprefekta sekretario de departemento Szatmár. De 1921 li estis ĉepublikoficisto en Mátészalka, de 1928 sekretario de la socisekura instituto (Országos Társadalombiztosítási Intézet (OTI)). En 1920–21 li estis ĉefsekretario de la Keresztény Szocialista Párt de departemento Heves; en 1920–22 landkunvena deputito, poste registarpartia deputito, prezidanto de la Nemzeti Egység Pártja de la organizaĵo de departemento Szatmár; ĉefsekretario de la Országos Credo Tanács. Post 1945 li aliĝis al Független Kisgazda Párt. En 1948 li elmigris.

Fonto redakti