PAUER János (pro. paŭer) estis hungara juristo, inĝeniero pri mekaniko naskita en Andrásfalva la 23-an de decembro 1846 kaj mortinta en Selmecbánya la 21-an de decembro 1904.

Biografio redakti

János Pauer akiris juran diplomon en akademio de Eperjes poste inĝenieran diplomon en Akademio de Selmec en 1871. Post ekzameno de juĝisto li fariĝis sekretario kaj eksterordinara profesoro de Akademio de Selmec, kie li prelegis nacian ekonomikon, financsciencon, juron pri minado kaj akvo, plue kambijuron. Li partoprenis en prilaborado de dogantarifo. Li publikigis plurajn fakartikolojn en la gazetoj Bányászati és Kohászati Lapok.

Verko redakti

  • A selmeczbányai m. kir. bányászati és erdészeti akadémia története… (Selmecbánya, 1896)
  • A selmeczbányai takarékpénztár ötven éves története 1847-1897 (1898)

Fonto redakti