János Schadl

János Schadl [jAnoŝ ŝadl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schadl János estis hungara pentristo, muzikinstruisto.

János Schadl
János Schadl
János Schadl
Persona informo
Naskonomo Schadl János
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1892 (1892-08-25)
en Keszthely
Morto 1-an de marto 1944 (1944-03-01) (51-jara)
en Tata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
Information icon.svg
vdr
János Schadl: Pentristo kaj muzo

János Schadl [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1892 en Keszthely, li mortis la 1-an de marto 1944 en Tata (Hungario).

BiografioRedakti

János Schadl frekventis baz- kaj mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ekonomian akademion en la sama urbo, sed nur 2 jarojn. Li lernis muzikon en Vieno, poste pentradon en la lernojaro 1915 en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Lia majstro estis Károly Ferenczy. Post siaj studoj li aliĝis al rondo de Lajos Kassák. Li debutis en ekspozicio en 1918. Depost la revolucioj (1918, 1919) Kassák kaj kremo de la rondo rifuĝis al Aŭstrio, sed li restis kaj trovis alian stilon (post-impresionismo). Li instruis muzikon en Tata, li pentradis nur libertempe.

Elektitaj ekspoziciojRedakti

  • Budapeŝto (1918, 1927)
  • Parizo (1932)

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Krisztus, 1921
  • Falu viharban, 1922
  • Emberek, legyetek tiszták!, 1923
  • Levetett ruhák, 1938
  • Gyermek temetés
  • Keszthelyi part

FontojRedakti

ReferencojRedakti