SZILASY János (silaŝi) estis hungara filozofia kaj pedagogia verkisto, universitata profesoro, ano de la MTA (1830) naskita en Bögöte la 7-an de januaro 1795 kaj mortinta en Nagyvárad la 4-an de novembro 1859.

Kariero redakti

Szilasy estis ordinita pastro en 1818. En 1819 estis studinspektisto, poste instruisto en episkopa seminario de Szombathely. Ekde 1836 li estis profesoro pri la pastrado en la universitato de Budapeŝto. En 1851 li estis kanoniko de Nagyvárad. Li partoprenis en la elaborado de la filozofia fakvortaro de MTA. Liaj manuskriptoj troviĝas en la Universitata Bilioteko de Budapeŝto.

Verkoj redakti

  • A nevelés tudomány (I – II., Buda, 1827);
  • A lelkipásztorság tudománya (I – III., Buda 1842);
  • Filozófiai tanulmányok (eldonis Ferenc Toldy, Pest, 1856).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon