Jíbaro estas termino de komuna uzo en Porto-Riko por nomi la kamparanojn hispandevenajn (precipe an), kiuj loĝas en la montaraj regionoj de la insulo, sed kiu aktuale estas akirinta pli ampleksan kulturan signifon; en la kolonia kastosistemo hispana tiel nomiĝis la personoj de 66% hispana kaj 34% afrika-indiĝena deveno.[1][2] En Kubo oni uzas la vorton "guajiro" kun identa signifo. Jíbaro estas fiiga, malrespekta nomo deduktita el la taina lingvo, kiu fariĝis simbolo de la tradicia portorikano same kiel de lia muziko, kulturo ktp..

Nacia monumento por la Jíbaro Puertorriqueño en Cayey, verko de la skulptisto Tomás Batista.

Moderna uzo de la termino redakti

Jíbaro havas en la nuntempa kulturo de Porto-Riko kromsignifon malestiman, rilatan la manko de scio aŭ la malscion de iu ajn portorikano koncerne iun temon aŭ kuntekston.[3] En Kuba jíbaro signifas ¨sovaĝa¨ kaj oni uzas ĝin precipe por akcenti tiun ĉi karakterizon en besto, ekzemple sovaĝaj hundoj kaj porkoj, kiuj vivas en la montarbaroj, estas nomataj perros jíbaros respektive cerdos jíbaros, kio memkomprene, ke ili neniel staras en dependeco de la homoj. Ankaŭ tri kubaj loĝlokoj tenas la nomon ¨El Jíbaro¨, du troviĝas en la orienta kaj unu en la centra zonoj. En Kolombio kaj Venezuelo oni diras jíbaros al la narkotaĵkomercantoj, aparte en Kolombio ĝi estas la nomo ankaŭ por tiuj el ili, kiuj vendas narkotaĵojn detale.

Vidu ankaŭ redakti

Gŭaĥiro

Referencoj redakti

  1. http://lema.rae.es/drae/srv/search?id=uC6oDxkLwDXX2YUQ9SP1
  2. Tijana Ilich. Puerto Rican Music - Jibaro Music - Seis, Aguinaldo, Bomba, Plena.About.com
  3. ¡Un agricultor de nueve años de edad! Carmen Cila Rodríguez. La Perla del Sur. Ponce, Puerto Rico. 27-an de julio 2011. Vokita la 19-an de aŭgusto 2015.