József Adolf Gegő

József Adolf GEGŐ [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gegő József Adolf estis hungara katolika pastro, monaĥo, instruisto, astronomo. Lia nobela antaŭnomo estis oroszfái.

József Adolf Gegő [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1746 en Hungara reĝlando en Marót (nuntempa Hontianske Moravce en Slovakio). Li mortis la 15-an de aprilo 1812 en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio redakti

József Adolf Gegő aliĝis al la piaristoj en 1761. Li pastriĝis en 1768. Li komencis instrui en 1764 en Nyitra, poste en diversaj urboj de tiutempa Hungarlando, lastfoje longe en Kolozsvár (1778-1809). Li estis ankaŭ observatoriestro kaj ankaŭ vicrektoro ekde 1803 en Kolozsvár. Ekde 1809 li estis ĉefo de reĝa licea presejo ĝis sia morto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elementa algebrae. In usum auditorum suorum. (1808)
  • Elementa geometriae. (1808)

Fontoj redakti