ANDI József [andi jo:ĵef] (nask. en Pusztahencse, la 27-an de marto en 1924 – mortis en Budapeŝto, la 6-an de marto en 1958) estis hungara oficiro dum la hungara revolucio de 1956 kaj martiro de la postrevolucia komunista venĝo.

Biografio redakti

Li lernis ses klasojn poste laboris en la agrikulturo kiel helpisto. Li volontule eksoldatiĝis en 1942, batalis en la soveta fronto en 1944. Li laboris ekde 1946 ĉe la Ĉefurbaj Elektraj Uzinoj, kiel laboratia asistento. Li memstare soldatiĝis en 1950, post la oficira ekzameno en 1952 iĝis leŭtenanto. Li laboris en la Patrujdefenda Ministrerio kiel partia sekretario, poste laboris ĉe la aviada taĉmento de Mátyásföld, en sekreta ofico. Li rangaltiĝis en 1955 al ĉefleŭtenanto. Li aliĝis la 23-an de oktobro de 1956 al la Nacia milico, post tio li partoprenis en la kontraŭstaro de la Ĉepel-insulo. Post malvenko de la revolucio, li estis forigita en 1957 el la hejmlanda armeo, pro tio li devis eklaboris kiel masonisto. Li ne povis longtempe labori, ĉar oni arestis lin en 1957 kaj juĝis lin je morto kaj ekzekutis lin, kun tri aliaj personoj en 1958.

Li havis kvar infanojn.