József CZÉDLY [cEdli] rumania hungara ekonomikisto, redaktoro. Li naskiĝis en Arad la 7-an de junio 1926 kaj mortis en Bukareŝto la 21-an de februaro 2015.

Kariero redakti

József Czédly akiris diplomon en 1948 pri ekonomiko en Universitato Bolyai de Kluĵo. En 1950 oni portis lin al deviglaboro al kanalo Danubo-Nigra Maro, de kie li liberiĝis en 1953. De 1954 ĝis 1990 li estis sekciestro de Ministerio por Agrikulturo. Ĝis 1990 oni ne permesis al li publikigi en rumania hungara presaro. Post 1991 li estis ekonomikonsikanto de RMDSZ, de 1997 ĝis 2000 vicprefekto de Bukareŝto. Li publikigis plurajn studaĵojn en prizorgado de Rumana Scienca Akademio, estis redaktoro de Hungara Elsendo de Radio de Bukareŝto, kunlaboranto de la gazeto Pulzus kaj de la retaj portaloj maszol.ro kaj 7hatar.ro.

Fonto redakti