JAKOBI József estis rumania hungara kuracisto naskita en Kolozsborsa la 3-an de decembro en 1882 kaj mortinta en Koloĵvaro la 30-an de decembro 1967.

Biografio redakti

József Jakobi havigis diplomon en la Universitato de Koloĵvaro en 1909, poste li ricevis kvalifikojn de instruisto (1910) kaj de magistrata kuracisto (1912). Li laboris en la patologikemia instituto, poste en la kliniko pri internaj malsanoj. De 1919 li faris privatpraktikon. Li estis unu el fondintoj de la Juda Malsanulejo de Koloĵvaro. De 1923 li estis ĉefkuracisto pri internaj malsanoj. Dum la deportadoj liaj amikoj kaŝigis lin sep monatojn.

Verkoj redakti

  • A keményítőnek nyálemésztési termékeiről (Kv. 1920);
  • Az ortostatikus albuminuriáról (Kv. 1921);
  • A spanyol influenzáról ("Grippás saját eseteim kapcsán". Kv. 1929);
  • Az állati száj- és körömfájás emberi vonatkozásairól (Kv. 1931);
  • A dobverő újabb klinikai jelentőségéről (Kv. 1931).

Fontoj redakti