KOHONICZ József (pr. kohonic jo:ĵef) estis hungara flugpilkotrejnisto, instruisto pri korpedukado naskita en Temeŝvaro la 19-an de marto 1920 kaj mortinta la 27-an de novembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Kohonicz diplomitiĝis en 1942 en la Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1951, li doktoriĝis pri juro en Scienca Universitato Péter Pázmány. Dum jaroj 1943-1945 li instruis en Debreceno, en 1949-50 en Temeŝvaro. De 1950 ĝis 1958 li estis docento pri sportludoj en TF, de 1962 ĝis 1983 instruisto pri korpedukado en ELTE. De 1946 li estis trejnisto, de 1961 majstrotrejnisto. En 1962 li estis gvidtrejnisto de la hungara virina selektita teamo.

Verkoj redakti

  • Röplabda alapképzés (kun József Abád , Bp., 1953);
  • Röplabdázás (kun József Abád, Zsigmond Patay, Bp., 1954).

Fonto redakti