József Koródi

József KORÓDI [koro:di] estis rumania hungara muzeologo, restarigisto. Li naskiĝis en Dicsőszentmárton la 22-an de junio 1914 kaj mortis la 22-an de januaro 2000.

Biografio redakti

József Koródi studis en Kluĵo kaj Iași, kie li diplomitiĝis pri historio-geografio (1938). Li estis instruisto, direktoro de la Pedagogia lernejo de Kluĵo (1940-58), modelmeblisto en maŝinfabriko Technofrig (1958-61), restarigisto en la Transilvania Historia Muzeo, poste ĉefesploristo, fine gvidanto de la restariga laboratorio ĝis sia pensiuliĝo (1977).

Libro redakti

  • A középkor és újkor története, mezlerneja lernolibro (Kv. 1947).

Fonto redakti