József Zsombori

ZSOMBORI József (ĵombori) estis hungara romia katolika kanoniko, verkisto naskita en Zetelaka la 27-an de septembro 1783 kaj mortinta en Székelyudvarhely la 19-an de aprilo 1822.

BiografioRedakti

József Zsombori lernis en Romia Katolika Gimnazio de Székelyudvarhely kaj inter 1801-1804 en Koloĵvaro. Siajn studojn li finis en Nagyszombat en 1805. Ekde 1806 li laboris en Székelyudvarhely, kie ekde 1812 li estis helppastro, poste parokestro kaj ekde 1817 ĝis sia morto ankaŭ lernejestro de la katolika gimnazio. Liaj paroladoj aperis en pluraj volumoj.

VerkojRedakti

  • Egy-két észrevétel a magyar nyelv mostani állapotáról (Erdélyi Múzeum, kajero 3-a).
  • A hajdani nemes székley nemzet áldozó poharáról (Tud. Gyűjtemény 1835 III.).

FontoRedakti