Trnava

urbo de Slovakio
(Alidirektita el Nagyszombat)
Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka urbo. Aliaj signifoj estas indikitaj en artikolo Trnava (apartigilo).

Trnava hungare Nagyszombat [nadjsombat] estas distrikta urbo en okcidenta Slovakio enhavanta 71929 da loĝantoj en jaro 2002. La ĉefurbo Bratislavo troviĝas nur 40 km sudokcidenten.

Trnava
hungare Nagyszombat, germane Tyrnau, latine Tyrnavia
urbo
Strato de M. S. Trnavský
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trnava
Kromnomo: Malgranda Romo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Trnava
Historia regiono Hungara reĝlando
Parto de Dolné Považie
Riveroj Trnávka, Parná
Situo Trnava
 - alteco 146 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 37″ N 17° 35′ 35″ O / 48.37694 °N, 17.59306 °O / 48.37694; 17.59306 (mapo)
Areo 71,535 km² (7 153,5 ha)
Loĝantaro 67 726 (29.12.2008)
Denseco 946,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1211
Primatoro Vladimír Butko (KDH)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 917 01
Telefona antaŭkodo +421-33
Aŭtokodoj TT
NUTS 506745
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Trnava
Retpaĝo: www.trnava.sk
Portalo pri Slovakio
Urboturo de Trnava

Historio redakti

La plej frue slavoj kaj keltoj vivis en tiu loko. Béla la 4-a nomumis la komunumon libera reĝa urbo en 1238 sub nomo Zumbotel, ĉar la foiro okazis sabate. Tie mortis Ludoviko la Granda en 1382. La husanoj dum mallonga tempo okupis la urbon en 1432. Inter 1543-1822 pro la turkoj episkopo de Esztergom translokiĝis tien. En 1615 okazis paco inter Gábor Bethlen kaj Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio). En 1621 armeo de Transilvanio venkis la Habsburgojn. Universitato, presejo kaj biblioteko fondiĝis en 1635, sekve la urbo tiutempe iĝis centro de hungara kulturo. Francisko Rákóczi la 2-a grave malvenkis de Habsburgoj en 1704. Slovaka scienca societo formiĝis en 1793. Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Zsolna-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en Nagyszombat 15 163 da homoj (8032 slovakoj, 4593 hungaroj kaj 2280 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.

Ekde 1978 la urbo estas ĉefepiskopejo de slovaka eklezio. En 1997 oni fondis universitaton pri Sankta Cirilo kaj Sankta Metodo.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo omaĝe al Johano la Baptisto en Trnava

Servoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti