István Madarász [iŝtván madarAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarász István estis hungara pastro, episkopo, instruisto, abato, prelato, kanoniko. Lia familia nomo estis Maszárovits [masAroviĉ] ĝis 1907.

Blazono de István Madarász
Blazono de István Madarász

István Madarász [1] naskiĝis la 10-an de julio 1884 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 8-an de aŭgusto 1948 en Hejce.

Biografio redakti

István Madarász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Pázmáneum inter 1901 kaj 1905. Li doktoriĝis, en 1907 li pastriĝis. Inter 1905 kaj 1915 li instruis en Budapeŝto, poste li estis arkivisto apud la primaso, en 1920 sekretario same apud la primaso. Li ricevis la titolon papa ĉambelano, en 1926 abato. En la sama jaro li estis pastro en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto) 3 jarojn. Inter 1929 kaj 1939 li havis signifan postenon en la ministerio, dume li iĝis prelato en 1932, kanoniko en la sekva jaro. En 1939 Pio la 12-a nomumis lin episkopo de la denova hungara urbo Kassa. Post la 2-a mondmilito li rifuĝis al la episkopa somerumejo al Hejce.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Apologetika v. a kat. vallás alapigazságainak védelme (1907, 5-a eldono en 1921) – kunlaboranto
  • A modern materializmus és a theisztikus világnézet (1912) – lernolibro
  • Életproblémák (1925-37) – prelegoj
  • Vallásváltoztatás m. közjogi szempontból (1938)
  • A hősiesség eszménye és a kerség (1942)

Fontoj redakti