Jusztinián Hollósy

Jusztinián Hollósy [justiniAn holOsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósy Jusztinián estis hungara astronomo, benediktana pastro, abato, monaĥo, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1863).

Jusztinián Hollósy [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1819 en Hungara reĝlando, en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 24-an de januaro 1900 en Celldömölk.

Biografio redakti

Jusztinián Hollósy frekventis mezlernejon, poste li aliĝis al benediktanoj en 1835. Li studis teologion en sia naskiĝurbo. En 1843 li pastriĝis. Komence li instruis en Győr, Pannonhalma, Sopron, ekde 1866 li estis sekretario, poste gimnaziestro en Esztergom, fine en 1877 abato en Celldömölk. Li estis ankaŭ konata astronomo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Könnyen érthető elemei a természettannak alreál és gimnáziumok számára (1855)
  • Népszerü csillagászat (Populara astronomio), (1864) - premiita de MTA
  • A naprendszer égi testeinek legősiebb fejlődéséről (1874)

Fontoj redakti