Barono László Sennyey [lAslO ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sennyey László estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis kissennyei.

László Sennyey
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1631 (1631-04-30)
en Veľké Trakany
Morto 13-an de januaro 1703 (1703-01-13) (71-jaraĝa)
en Trnava
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

László Sennyey [1] naskiĝis la 6-an de majo 1631 en Hungara reĝlando en Nagytárkány (nuntempa Veľké Trakany en Slovakio). Li mortis la 13-an de januaro 1703 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio redakti

László Sennyey aliĝis al la jezuitoj en Vieno en 1648. Li lernis en diversaj jezuitaj lernejoj, li pastriĝis en 1660 en Graz, li monaĥiĝis post 6 jaroj. Li instruis teologion en la Jezuita Universitato de Nagyszombat ekde 1666, krome li refondis la universitatan presejon. Li estis rektoro en la studjaroj 1671/72–1674/75, 1686/87–1689/90, 1700/01–1701/02. Li instruis ankaŭ en Graz inter 1675 kaj 1680, en la sama urbo li estis monaĥestro inter 1695 kaj 1699, poste en Vieno.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Idea verae nobilitatis honori Illustr. D. Comitis Viti a Strasaldo dicata (1664)
  • Examen Quadripartitum Ordinandorum (1686, poste plurfoje eldonita)
  • Conclusiones Canonico-Juridicae (1691)
  • Báró Sennyey László S. J. nagyszombati rektor római utazásai (1687, 1693, 1696) (1929) - hungara traduko

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti