Veľké Trakany situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Veľké Trakany, hungare Nagytárkány estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Veľké kaj nagy signifas: granda.

Situo redakti

Veľké Trakany situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe Zemplénagárd troviĝas), laŭ traira flankovojo, kontaktiĝanta kun Malé Trakany. Kráľovský Chlmec troviĝas 13 km-ojn.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento. Tiam la kampoj apartenis al familio Tárkányi (tArkAnji). Post jarcento jam formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda "Tharkan". En la 15-a jarcento la vilaĝo akiris rajton pri bazaro. La vilaĝo estis haltejo de saloliverado. En 1910 loĝis tie 1120 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľké Trakany 1344 da homoj, (1115 hungaroj, 213 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla. Al Hungario konstruiĝis nova asfaltita vojo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Nagytárkány naskiĝis jezuito László Sennyey.

Ĝemelkomunumo redakti