Miklós Schmitth
Miklós Schmitth [miklOŝ ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmitth Miklós estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, teologo. Lia familiaj nomformoj estis Schmitt, Schmidt.
Miklós Schmitth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1707 en Mattersburg |
Morto | 23-an de aŭgusto 1767 (59-jaraĝa) en Trnava |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • historiisto • monaĥo |
Miklós Schmitth [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1707 en Hungara reĝlando en Nagymarton (nuntempa Mattersburg en Aŭstrio). Li mortis la 23-an de aŭgusto 1767 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio redakti
Miklós Schmitth aliĝis al la jezuitoj en 1728. Li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. Komence li instruis en Vieno, poste ekde 1740 en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li pastriĝis en 1742. Li estis rektoro en la menciita universitato en 1765 kaj 1767 [2], poste li gvidis monaĥejan lernejon en Győr.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Palatium regni Hungariae... palatinorum locumtenentium, pro-palatinorum sub regibus Hungariae austriacis (1739, 1752)
- Imperatores Ottomanici a capta Constantinapoli, cum epitome principum turcarum (1747-52) - 9 volumoj
- Institutiones theologicae... tractatus de divina gratia (1756)
- Episcopi Agrienses pars (1763) - 3 volumoj