János Nádasi
János Nádasi [jAnoŝ nAdaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádasi János estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj jezuitaj prozaj verkistoj de Mezeŭropo en la 17-a jarcento.
János Nádasi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de januaro 1613 en Trnava | |
Morto | 3-an de marto 1679 (66-jaraĝa) en Vieno | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hungara • germana • latina • slovaka vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto pedagogo filozofo predikisto teologo historiisto vd | |
Laborkampo | Teologio, homiletics (en) , eduka sistemo, filozofio kaj historiografio vd | |
Aktiva en | Graz • Romo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Nádasi[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1614 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 3-an de marto 1679 en Vieno (Habsburga Imperio).
Biografio
redaktiJános Nádasi en la aĝo de 14 jaroj aliĝis al la jezuitoj, sed pro sia mallonga staturo li estis forpelita, tial li aliĝis al franciskanoj. En 1633 li akiris diplomon en Graz, poste li denove aliĝis al la jezuitoj. Poste li studis kaj doktoriĝis pri filozofio kaj teologio en Romo, li estis ankaŭ plenrajta jezuito, pli poste li revenis al sia patrujo. Li instruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, iom poste li revenis al Romo, kie li redaktis jezuitajn almanakojn, baldaŭ en Vieno li estis persona konfesanto de vidvino de Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio). Li estis aŭtoro de ĉirkaŭ sesdek moralaj kaj meditemaj verkoj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Reges Hungariae a S. Stephano usque ad Ferdinandum III. (1637)
- Mária, a haldoklók anyja (1648)
- Annus Votivus Sive Aspirationes Votivae, Ex Lvmine Fidei, Et Doctrina Angelica... (1658)
- Aula Coelestis, seu praxis colendi omnes Sanctos (1663)
- HeyLIghe Wekke hebben De soo Vele DeVotIen aLser Daghen In Zyn… Antwerpen (1673)
- Vita, & Mores Praedestinatorum, Seu Signa XXXIV... (1681)
- Geminum Foedus, Ad obtinendam felicem mortem, Utrumque Auctoritate publica,... (1697)