Jezuita Universitato de Nagyszombat

La Jezuita Universitato de Nagyszombat (hungare: Nagyszombati Jezsuita Egyetem, slovake: Trnavská univerzita) estis fondita en la jaro 1635. Ĝi apartenas al la unuaj universitatoj sur la teritorio de la nuntempa Slovakio, ĝi estas la unua universitato en Hungario, kiu funkcias dekomence seninterrompe.

Desegnaĵo pri la universitato

Historio redakti

En komenco de la turka erao gimnazio estis fondita en 1560 en Nagyszombat, tiam ĝi estis la unusola gimnazio de Hungara reĝlando. La universitato - kiu estas la unua hungara universitato funkcianta senĉese - estis fondita la 12-an de majo 1635 fare de kardinalo Péter Pázmány, la ĉefepiskopo de Esztergom, kies kapitulo (post konkero de Esztergom fare de osmanidoj) trovis sian sidejon ĝuste en Nagyszombat. Pázmány volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj ankoraŭ mankis. Imperiestro Ferdinando la 2-a la fondon de la universitato aprobis per buleo la 18-an de oktobro 1635, tamen la papo ne agnoskis ĝin, ĉar ĝi havis nur 2 fakultatojn.

Fondo de la universitato, t.n. studium generale, estis kulmino de strebado de Péter Pázmány pri subteno de la jezuita lerneja edukado en lia sidejo. La fondon de la universitato antaŭis fondo de nobela konvikto en la Kapitula strato kaj de seminario por klerikoj en la Halenárska (kitelofarista, bluzofarista) strato. Celo estis ne disvastigado de klereco, sed plifortigo de la katolika konfesio en Hungario. En la universitato instruis jezuitoj (modelo estis la jezuita universitato en la aŭstra urbo Graz). La unua rektoro estis György Dobronoki.

La financaj kostoj estis kovritaj precipe per avara kontribuo de la kardinalo Pázmány, kiu dediĉis al la universitato konstantan sumon de 60 000 guldenoj. Tiuj estis deponitaj en la urbo Augsburg, kiu pagis al la estraro de la universitato ĉiujare 6 %, nome 3 600 guldenoj.

La universitato estis solene inaŭgurita la 13-an de novembro, la instruado komenciĝis la sekvan tagon, la 14-an de novembro 1635, kaj nome en du fakultatoj: filozofia (tiutempe nomata artista) kaj teologia. Komence la universitato havis nur 10-12 profesorojn. La studado en la filozofia fakultato daŭris tri jarojn, en la teologia kvar jarojn. En la filozofia fakultato estis instruataj ĉefe logiko, fiziko, metafiziko, matematiko kaj etiko.

En la jaro 1667 estis aldonita fakultato pri juro, por kiu kontribuis testamente la ĉefepiskopo de Esztergom György Lippay per sumo de 15 000 guldenoj. En 1769 estis decidite malfermi ankaŭ fakultaton pri medicino, en kiu oni komencis instrui en 1770.

La universitato estis deklarita Reĝa Universitato en 1769. La jezuita ordeno estis malpermesita en 1773, la universitato transformiĝis al sekulara instituto.

La universitato fariĝis fama ankaŭ danke al astronomia observejo, establita en 1753 fare de la tiama rektoro Ferenc Borgia Kéri (1702 - 1768). Ĉe la universitato funkciis riĉa universitata biblioteko, botanika ĝardeno kaj teatro, en kiu ludis studentoj de la universitato.

La universitato funkciis ĝis la jaro 1777, kiam ĝi estis enkadre de la lernejaj reformoj translokita al Buda. La 10-an de februaro 1777 la regantino Maria Tereza de Aŭstrio disponigis por la universitato la reĝan palacon en Buda. Dekreton pri translokigo de la universitato la regantino eldonis la 6-an de marto 1777. La prelegoj en la universitato finiĝis la 24-an de aŭgusto 1777.

La jura postelulo de la historia universitato de Trnava estas la nuntempa Universitato de Eötvös Loránd en Budapeŝto, ne la nuntempa slovaka universitato de Trnava.

Rektoroj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Elektitaj studentoj redakti

Fontoj redakti