István Katona (historiisto)
István Katona [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona István estis hungara historiisto, instruisto, profesoro, pastro, jezuita monaĥo, abato, kanoniko, framasono [1].
István Katona | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1732 en Boľkovce |
Morto | 17-an de aŭgusto 1811 (78-jara) en Kalocsa, ![]() |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • katolika sacerdoto • bibliotekisto |
István Katona [2] naskiĝis la 13-an de decembro 1732 en Hungara reĝlando en Bolyk (nuntempa Boľkovce en Slovakio). Li mortis la 17-an de aŭgusto 1811 en Kalocsa.
BiografioRedakti
István Katona aliĝis al la jezuitoj en 1750. Li studis teologion en Universitato de Nagyszombat, filozofion en Kassa, kie li ankaŭ doktoriĝis. Komence li instruis en diversaj gimnazioj. En 1761 li pastriĝis, en 1768 li monaĥiĝis. Li ekinstruis en la menciita universitato en 1765, li instruis plu ankaŭ en la translokigita universitato en Buda, poste en Pest (urbo). En 1773 la jezuita ordeno estis malfondita, sed li estis plu ankaŭ pastro. En 1784 li trude emeritiĝis, ĉar li ne povis instrui germane en la universitato. Ekde 1790 li estis bibliotekisto de la ĉefepiskopa biblioteko, dume li kolektis dokumentojn en historiaj temoj tutlande. En 1799 li estis nomumita abato, en 1806 rektoro de seminario en Kalocsa. Lia estis entombigita en Ĉefkatedralo de Kalocsa.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- Ungaria sius cum regibus compendio data (1768)
- Historia Critica Regum Hungariae (1779–1817) - ĉefverko en 19 volumoj
- Synopsis Historiae Romanorum imperatorum (1782)
- Szent István magyarok első királya dicsérete, melyet készített és élő nyelvvel hirdetett... (1788)
- Historia regum sirpis Austriacae Budae (1794–1817)
MemorigilojRedakti
FontojRedakti
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero K, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2015-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)
- [http://lexikon.katolikus.hu/K/Katona.html (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)