József Koller (monaĥo)

hungara monaĥo

József Koller [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koller József estis hungara pastro, monaĥo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Kohler.

József Koller (monaĥo)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1703 (1703-12-14)
en Mosonmagyaróvár
Morto 3-an de septembro 1766 (1766-09-03) (62-jaraĝa)
en Gutenbrunn
Lingvoj latinagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Jezuita Universitato de Nagyszombat
Okupo
Okupo pastromonaĥo • universitata instruisto
vdr

József Koller naskiĝis la  14-an de decembro 1703(nun 1703-12-14) en Magyaróvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa urboparto de Mosonmagyaróvár en Hungario), li mortis la 3-an de septembro 1766 en Gutenbrunn (Aŭstra Imperio, nun en Aŭstrio).

ĉefverko de József Koller

Biografio redakti

József Koller lernis en kolegio en Sopron, poste li aliĝis al la jezuitoj en Vieno en 1719. Post jaroj li finis pedagogian altlernejon en Leoben kaj inter 1723-1725 li studis filozofion en Graz, pli poste li instruis jaron en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li studis teologion Vieno, kie li pastriĝis en 1733. En la sekva jaro li denove instruis en la Jezuita Universitato, poste inter 1736–1738 li instruis en Vieno, dum en 1737 li monaĥiĝis. Inter 1739–1741 li denove instruis en la Jezuita Universitato, en 1743 li estis seminariestro en Nagyszombat, pli poste li instruis en Budao (urbo). Inter 1746–1750 li estis hungarlingva konfesanto de Baziliko Sankta Petro. Hejmenveninta li estis seminariestro ekzemple en Győr kaj Pozono. Menciindas, ke li mortis dum diservo en Gutenbrunn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Imago heroum, qui de cognatis prosopiis Pálfi de Erdőd et Erdődi de Monyorókerék... (1729)
  • Cerographia Hungariae, seu notitia de insignibus, et sigillis regni Mariano-Apostolici, Compendiô data, ... (1734)
  • Fasti Austriae (1736)
  • Laudatio funebris Guidoboldi Starrhemberg (1737)
  • Panegyricus S. Jo. Franc. Regis in ejus Apotheosi (1738)

Fontoj redakti

Referencoj redakti