Pál Festetics (departementestro)

Grafo Pál Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Pál estis hungara bienulo, departementestro, sekreta konsilisto, subĉambelestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Li estis patro interalie de Julianna Festetics, György Festetics (agronomo), Imre Festetics.

Pál Festetics
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de decembro 1722(nun 1722-12-07)
en Hungario Ság (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 7-an de aprilo 1782
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lepsiko (–1743) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Kristóf Festetics (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Judit Szegedy de Mezö-Szeged (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Julianna Festetics, Imre Festetics, György Festetics, Erzsébet, Gräfin Festetics de Tolna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Festetics[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1722 en Ság (Hungara reĝlando), li mortis la 7-an de aprilo 1782 en Pozsony (Hungara reĝlando). (La fontoj mencias malsamajn datenojn!)

Biografio

redakti

Pál Festetics studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, Vieno kaj Lepsiko. En la lasta urbo lia plej grava instruisto estis Johann Christoph Gottsched. Post siaj studoj li eklaboris en juĝejo de Kőszeg, inter 1748-1756 li estis vicdepartementestro de Sopron (reĝa departemento). En 1751 li estis ankaŭ parlamenta deputito, en la sama jaro li edziĝis. Lia edzino naskis naŭfoje. Ekde 1756 li laboris en la imperia administracio en Vieno. Post 2 jaroj li ricevis la rangon konsilisto. En 1772 li grafiĝis. Post 5 jaroj li estis nomumita ĉefdepartementestro de Baranya (reĝa departemento).

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti