József Koller (kanoniko)

József Koller [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koller József estis hungara pastro, kanoniko, preposto, bibliotekestro. Lia nobela antaŭnomo estis nagymányai [nadjmAnjai].

József Koller (kanoniko)
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de decembro 1745(nun 1745-12-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Huszt
Morto la 2-an de septembro 1832
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • historiistoarkivistoverkistoinstruistoprepostobibliotekisto
vdr

József Koller[1] naskiĝis la  16-an de decembro 1745(nun 1745-12-16) en Huszt (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ĥust en Ukrainio), li mortis la 2-an de septembro 1832 en Pécs.

Biografio redakti

József Koller frekventis gimnazion en Pozono, poste li studis (kiel pli juna, ol la kutima) filozofion kaj juron en Jezuita Universitato de Nagyszombat, pli poste inter 1762-1764 li studis en seminario de Pécs. Li estis sendita al Vieno por studi teologion, ankaŭ al Romo kaj Pizo (Italio). En la lasta urbo li doktoriĝis. Hejmenveninta en Pozono li pastriĝis en 1767 kaj li servis en la sama urbo. Li instruis en seminario en Pécs en 1771, sed en la sekva jaro li transprenis la episkopan bibliotekon. Li atingis la ekleziajn rangojn kanoniko en 1775, post 20 jaroj subpreposto, fine ĉefpreposto en 1802. Inter 1792-1811 li estis parlamenta deputito.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Historia Episcopatus Quinquecclesiensis (I–VII volumoj, 1782–1812)
  • De sacra regni Hungariae corona commentarius (1800)
  • Prolegomena in historiam episcopatus Quinqueecclesiarum (1804)
  • Littera pastoralis (1826)

Fontoj redakti

Referencoj redakti