András Patai
András Patai [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patai András estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nomvarianto estis Patay Endre.
András Patai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1697 en Szécsény |
Morto | 15-an de marto 1755 (57-jaraĝa) en Trnava |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
András Patai [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1697 en Szécsény. Li mortis la 15-an de marto 1755 en Hungara reĝlando, Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio
redaktiAndrás Patai aliĝis al la jezuitoj en 1717. Post siaj studoj li instruis en kolegio de Kolozsvár, en la studjaro 1738 en Várad, inter 1739 kaj 1742 denove en Kolozsvár, inter 1745 kaj 1748 en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li estis rektoro (1746/47–1748/49) [2]. Li estis poste denove rektoro en Kolozsvár.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Oliva verae pacis, seu Theologia Catholica indefferentem et alium quemvis errantem ad unicam fidem salvificam et veram cum Romana Christi Ecclesia pacem manuducens (1731)
- Historia Thaumaturgae Virginis Claudiopolitanae (1737)
- Virágokat szedő mennyei kertész az az: a dicsőségesen feltámadott és kertész-képében öltözött Ur Jézus Krisztus virágokat szede... (1744)