János Jabloniczky

János Jabloniczky [jAnoŝ jablonicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jabloniczky János estis hungara advokato, parlamenta deputito.

János Jabloniczky
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de septembro 1874(nun 1874-09-21)
en Hungario Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 1950
en Sovetunio ie en Sovetunio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

János Jabloniczky[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1874 en Nagyszombat, (nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis supozeble en 1950 ie en Sovetunio.

Biografio redakti

János Jabloniczky akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis advokato en Pozono. Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio li komencis politikadi kaj en 1920, 1925 kaj 1929 li estis elektita parlamentano en Prago kaj urba konsiliano de Bratislavo. Li defendis interesojn de la hungara kaj germana minoritatoj. En 1945 li estis arestita kaj deportita al Sovetunio. En la sekvanta jaro li estis kondamnita je trudlaboro kaj li mortis en gulago.

Fontoj redakti

Referencoj redakti