Zsigmond Keglevich

Grafo Zsigmond Keglevich [ĵigmond kegleviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keglevich Zsigmond estis hungara pastro, teologo, profesoro, titulara episkopo, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis buzini.

Zsigmond Keglevich
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1732 (1732-05-07)
en Turňa nad Bodvou
Morto 19-an de decembro 1805 (1805-12-19) (73-jaraĝa)
en Trnava
Okupo
Okupo teologo
vdr

Zsigmond Keglevich [1] naskiĝis la 7-an de majo 1732 en Hungara reĝlando en Torna (nuntempa Turňa nad Bodvou en Slovakio). Li mortis la 19-an de decembro 1805 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio redakti

Zsigmond Keglevich frekventis gimnazion en Pozsony, poste li lernis filozofion en Nagyszombat, teologion en Romo. Li doktoriĝis kaj pastriĝis en Romo en 1755. Li estis pastro en pluraj lokoj, poste kanoniko en 1759, preposto en 1762, titulara episkopo en 1764. En nekonata tempo li estis fakultatestro pri juro en Reĝa Universitato de Nagyszombat, en la studjaro 1771 rektoro [2].

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sanctissimo S. D. N. Benedicto XIV. Theses ex dissertatione canonica de celebratione Missarum... (1755)
  • Sermo ... habitus Tyrnaviae die 2. Julii Anno 1776. cum cels. ac. rev. dnus ... (1776)
  • Sermo die 15. Oct. 1777. dum Mariae Theresiae reginae apostolicae munificentiae insigne capitulare (1777; ankaŭ germane)

Fontoj redakti