J2000.0

epoko en astronomio

J2000.0 estas la aktuale norma astronomia epoko. Ĝi egalas precize al la juliana dato 2451545.0 laŭ Tera Tempo (TT), aŭ la 1-a de januaro 2000, je tagmezo TT. Tio estas ekvivalenta al la 1-a de januaro 2000, je 11:59:27.816 laŭ Tempo Atoma Internacia (TAI), aŭ la 1-a de januaro, 2000, je 11:58:55.816 laŭ Universala Tempo Kunordigita (UTK).