JAK Medlemsbank

(Alidirektita el JAK Membrobanko)

Membrobanko JAK (svede: JAK Medlemsbank) estas alternativa banko en Svedio, kiu funkcias sen rentumo. La membroj ŝparas kaj pruntodonas monon unu al aliaj laŭ sistemo balancita per ŝparopoentoj. Ĝi funkciis dum pli ol kvardek jaroj kaj havas nun pli ol 36 000 membrojn. Kreinto de la ŝparpruntsistemo estis Per Almgren, verdulo kaj iam esperantisto.

JAK Medlemsbank
negoco • kredita institucio vd
Dum 1965 - nekonata/nuntempe
Sidejo Skövde
Lando Svedio
TTT Oficiala retejo
vdr

La ĉefoficejo situas en Skövde, (e-o Ĥovdo) kaj estas lokaj grupoj en multaj svedaj urboj. Krome ekzistas internacia reto por disvastigi la ideojn pri senrentuma banko internacie.

Ekonomio laŭ Membrobanko JAK redakti

Ekonomio funde temas pri kiel homoj dividas diversajn resursojn inter si – al kiuj kaj por kio. La ekonomio povas esti rimedo por ekhavegi je la kosto de aliaj, sed ankaŭ povas kreadi reciprokan profiton. JAK temas pri evoluigi ekonomiajn eblojn por antaŭenigi justecon kaj solidarecon. La membroj de JAK opinias, ke oni ne gajnu monon per senaga propreco sed nur pere de aktiva laboro. Tiu, kiu depruntas monon ne pagu rentumon al tiu kiu pruntedonas. Kontraŭe, oni kompreneble pagu la administrajn kostojn de la deprunto. Krome estas devige ke tiu persono, kiu depruntas, ankaŭ ŝparu. Se ne estus tiel ne ekzistadus elpruntebla monstoko. La ŝparado kompreneble ne nepre okazu samtempe kun la deprunto, sed iam necesigas ekvilibron de la de- kaj elprunto. Tial tiu, kiu volas deprunti, ŝparu aŭ antaŭe aŭ poste. Ankaŭ eblas ŝpari per repago de pli granda monsumo ol sufiĉas por repago de la depruntita sumo.

Neniu rentumo – sed pli bonaj kondiĉoj redakti

Tiu kiu ŝparas en Membrobanko JAK ricevas neniun rentumon, sed pli longperspektive povos prunti je pli bonaj kondiĉoj ol se li/ŝi ne ŝparus. Oni ja jam kontribuis pozitive al la ekvilibro inter el- kaj enfluo de mono en la banko. Tio ĉi rezultigas, ke neniu gajnas pro la deprunto de aliaj personoj. Ĉiu memrespondecas por sia ŝparado kaj deprunto. La membroj de JAK konsideras tion justa. Tiu, kiu deziras helpi al aliaj deprunti bonkondiĉe povas ŝpari en Membrobanko JAK kaj lasi al aliaj profiti je la farita ŝparado. Tio nomiĝas subtenŝpari. Tiu, kiu ŝparas en subtenŝpara konto povas aliri sian monon la tutan tempon dum depruntebleco kreiĝas kiun iu alia povas utiligi. Tio laŭ JAK estas solidareco.

La tri ekonomiaj sektoroj redakti

Ekzistas tri diversaj partoj de la socio, kiuj ekonomie malsamas.

  • La publika sektoro, kiun financas impostoj kaj celas komunan utilon por ĉiuj. La baza ideo estas ke ĉiuj kontribuas laŭ siaj cirkonstancoj (ĉu ne "ebloj"?) kaj same rajtas uzi la komunajn utilaĵojn.
  • La komerca sektoro celas ĉiam ricevi profiton. Oni produktas, aĉetas kaj vendas por plenumi la klientan postuladon kaj oni anticipe atendas mem gajni pli da mono pro la investo de laborforto kaj kapitalo. En la komerca sektoro regas la merkatekonomio, kio signifas, ke ĉiuj same rajtas firmaumi kaj estigi interkonsentojn laŭplaĉe. Tiu ĉi libereco estas protektata de leĝoj kaj aŭtoritataj institucioj por ke unuopaj firmaoj ne havu dominan influon al la prezoj kaj reguloj en la merkato.
  • La tria sektoro, kiu foje nomiĝas sociala ekonomio aŭ kooperado, celas krei utilon por membroj aŭ socio. Ene de tiu ĉi sektoro gravas labori demokratie laŭ la principo: unu membro – unu voĉo kaj aldone ebligi ke ĉiuj partoprenu.

JAK – Ekzemplo de membroutilo redakti

Membrobanko JAK estas ekzemplo de la tria sektoro kun membroutilo kiel bazo. La membroj posedas kaj funkciigas sian propran bankon ĉar tio estas pli avantaĝa ol uzi bankojn kies ĉefintenco estas kreado de profito. Ene de la komerca sektoro la libera konkuro estas alrigardata kiel idealo. En la tria sektoro la kunlaborado estas idealo. La membroj konscias ke ili per komuna agado akiras pli da utilo ol se ili konkurus. Membrobanko JAK konsistas de granda nombro da lokaj subasocioj, en kiuj la membroj kunlaboras por evoluigi sian bankon kaj igi ĝin pli adaptita al la bezono de la membraro.

La loka ekonomio estas grava kaj interesa. redakti

Ofte la ekonomio estas diskutata kvazaŭ ĝi estus sama ĉie. La ekonomiaj novaĵoj ekz. ofte temas pri la tuta mondo. La loka perspektivo prisilentiĝas. Tamen la ekonomiaj cirkonstancoj estas tute diversaj diversloke. Tial Membrobanko JAK opinias ke gravas labori kun lokaj ekonomiaj aferoj. Kio estas havinda, valorhava aŭ profitdona loke eble eĉ ne estas rimarkata el nacia aŭ tutmonda ekonomia perspektivo. Membrobanko JAK ekzistas por servi al la membroj, iliaj firmaoj kaj organizoj kaj al la socio ĝenerale – ne por havigi nek profiton nek povon. Tial ĝi strebas prilabori siajn taskojn plej praktike kadre de la loka medio.

Daŭrigebla evoluo kaj profitumo redakti

Bona ekonomio neniam baziĝu sur foruzo de resursoj, la reala kapitalo. Tio validas negrave ĉu temas pri natura kapitalo ekz. tero kaj arbaro ĉu aliaj resursoj kiaj homaj spertoj aŭ simile. Se oni foruzas kapitalon ĉiam okazas ke iu malgajnas aŭ nun aŭ estonte. La daŭrigebla ekonomio devas baziĝi je la saĝaĵo, kiun bienistoj ĉiam sekvis: "Vi forlasu vian kampon almenaŭ sambonstate kiom tiam, kiam vi transprenis ĝin." Tio signifas krei profitumon per uzo de resursoj sen foruzi ilin. Tiam oni ankaŭ distingi inter realaj valoraĵoj ekz. tero, spertoj, maŝinoj, ktp. kaj imagitaj kiel ekz. antaŭatendataj estontaj valorplialtiĝoj. La tiel nomata informteĥnika bobelo[1] (dum la jaroj 1995-2001) estas ekzemplo de homa konfuziĝo pri ĝuste tiu distingo. Dum iom da tempo multaj investantoj kredis ke la akcivaloroj kreskos eterne; ili ne pripensis kiu uzus la teĥnikon aŭ por kio aŭ kiom oni pretus pagi. Kiam la realiĝo malnebuliĝis, la kartodomo kolapsis.

Kreado de sekura sistemo redakti

La fundamenta koncepto de Membrobanko JAK estas ke ekonomio devas esti bazita je daŭribebla profitumo de la uzado de la reala kapitalo. Ni do ne kredas je plimalpli realismajn antaŭatendojn pri plikreskiĝo per si mem de financa kapitalo kaj je rapidaj bonŝancaj malstabilaj enspezaĵoj. Anstataŭ ni kreas sekursentigajn sistemojn kaj kontribuas al reala daŭrigebleco. JAK-membroj povas per sia ŝparpruntsistemo plani sian ekonomion kaj fine senŝuldiĝi. Membrobanko JAK ludas la rolon kiel ilo por longperspektiva kreado de reala valoro; ne por rapida foruzo de resursoj. Tio bone kongruas kun la necesa evoluo al daŭrigebleco en la mondo. Daŭrigebleco kiu enhavas ekonomiajn, ekologiajn, socialajn kaj kulturajn elementojn.

Referencoj kaj notoj redakti

  1. IT-bubblan en la sveda vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti