JC's Girls ("JC" estas mallongigo de "Jesus Christ", do "Knabinoj de Jesuo Kristo") estas evangelia kristana misia organizo celanta persone kaj senjuĝe prezenti mesaĝon pri la amo de Dio, kaj montri al ili ke ekzistas kristanoj, kiuj ilin akceptos tiajn, kiaj ili estas, al virinoj laborantaj en diversaj specoj de seksa komerco (senvestiĝado, erotika dancado ktp). Ĝi fondiĝis en Sankta Vendredo, 2005. La fondinto estis Heather Veitch, ekssenvestiĝistino kiu post konvertiĝo al kristanismo forlasis tiun laboron en 1999; ŝi forlasis ankaŭ la organizon en 2011. Komence JC's Girls havis sian bazon ĉe kirko en Riverside (Kalifornio); poste en Lasvegaso, kaj nun en Sandiego. La nuna estro estas Laura Bonde.

Stando de JC's Girls ĉe faka foiro AVN Adult Entertainment Expo

Eksteraj ligiloj redakti