Jabano ankaŭ alilingve konata sub la nomo jebena (ge'ez: ጀበና djäbänaárabe: ‏جبنة jabana) ) estas tradicia kafkruĉo uzata en Eritreo, Etiopio kaj orienta Sudano. La jabano, farita el ceramiko, konsistas el sfera ujo kun longa kolo kaj mantenilon.

Jabano aŭ etiopia kafujo
Jabano estas kruĉo el ceramiko por kafoceremonio en Etiopio, EritreoSudano

La jabano estas plenigita kun akvo kaj kafo kaj varmigita super fajro. Dum oni servas ĝin filtrilo (kutime farita de ĉevalhararo) estas metata ĉe la fino de la kolo[1].

Kafoceremonio redakti

En Eritreo kaj Etiopio ekzistas kafoceremonio en kiu la jabano ludas centran rolon. Dum tiu ceremonio la bolanto kafo de la jabana estas verŝata en ceremonia taso nomata sini. Kiam la kafo iom malvarmiĝis oni denove reverŝas ĝin en la jabano por reboligado. Tiuj agoj estas ripetataj plurfoje.

Antikva etiopia proverbo bone esprimas kiom gravas kafon en la etiopia vivo : "Buna dabo naw", litere tradukita kiel "Kafo estas nia pano!"

Etiopia kafoceremonio rekonkudas al tempo dum kiu tempo ne plu estas mono, sed dum kiu oni donas valoron al homa varmeco, amika konversacio.

Referencoj redakti

  1. (angla) «Coffee Ceremony» (kafoceremonio), Etiopia restoracio 

Eksteraj ligiloj redakti