Jaguar
Jaguar (prononco en Britio [ˈdʒægjuːə], en Usono [ˈdʒægˌwɑɹ]) estas brita marko de aŭtomobiloj kun evolua centro en la urboparto Whitley en la sudo de Coventry kaj produkteojoj en Castle Bromwich proksime de Birmingham kaj Halewood proksime de Liverpool. Ekde la fino de la jaro 1989 la kompanio apartenis al la usona konzerno Ford, kiu en marto 2008 kune kun la marko Land Rover vendis ĝin al la barata konzerno Tata Motors.
Jaguar | ||
---|---|---|
Jaguar | ||
aŭtomobilo-faranta firmao vd | ||
Dum | 1934 - 31-a de decembro 2012 | |
Antaŭulo | SS Cars Ltd | |
Sekvanto | Jaguar Land Rover | |
Jura formo | brita akcia kompanio (Limited) | |
Fondita | 1922 (je la nomo Swallow Sidecars) | |
Fondintoj | William Lyons vd | |
Sidejo | Coventry, Britio | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estr(ar)o | Ratan Tata, estro Ralf Speth, ĉefa afergvida oficisto Mike O'Driscoll, manaĝera direktoro | |
Agokampo | aŭtomobila industrio | |
aŭtomobilo • persona aŭto | ||
Posedataj kompanioj | Jaguar vd | |
TTT | www.jaguar.com | |
Historio
redaktiLa firmao fondiĝis en 1922 je la nomo Swallow Sidecars, kaj komence produktis flankĉarojn por motorcikloj. Ekde 1926 ripariĝis, kaj de 1927 komplete konstruiĝis, aŭtomobilaj karoserioj. La unuaj kompletaj aŭtoj produktiĝis kaj vendiĝis en 1929 - ili havis motorojn de la marko "Standard", kaj longe ardis kverelo ĉu la nomo "Standard" aŭ "Swallow" estu la unua nomero: saĝa solvo de tiu kverelo estis ekuzo de la marka mallongigo "SS" (komence ankaŭ literumata "S/S" respektive "S.S."). En 1945 la firmao rezignis pri la mallongigo, kiu sekve de la Dua Mondmilito tro memorigis pri la nazia unuo "Schutzstaffel" (SS), respondeca pri multaj aparte brutalaj murdoj. Ekuziĝis la marka nomo "Jaguar", kaj konatiĝis la marka termoradiila figuro de saltanta jaguaro. Kiam post la Dua Mondmilito aŭtomobiloj iĝis amasa fenomeno kaj tre multekostiĝis, la marko Jaguar restis aparte altkvalita, luksa kaj kompare multekosta, kaj en la internaciaj aŭtomobilaj ekspozicioj regule prezentis novajn modelojn aparte atentatajn de la scivolemaj vizitantoj, el kiuj multaj neniam povus permesi al si tiom multekostan aŭton.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala kompania retejo (kun subretejoj en pluraj landoj)
- informa retejo pri "klasikaj" britaj aŭtoj kaj motorcikloj Arkivigite je 2020-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo pri la historio de la firmao kaj pri teknikaj informoj (germane) Arkivigite je 2011-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo fare de ŝatanto de la grandaj Jaguar-limuzinoj (same germane)