Jakovlev Jak-24

(Alidirektita el Jak–24)

La Jakovlev Jak–24 (NATO raportnomo: Horse (ĉevalo)) estis transporta helikoptero, evoluigita en la Sovetunio komence de la 1950-aj jaroj. Oni nomumis ĝin laŭ la ekstera aspekto „fluganta vagono”.

Historio redakti

Pri la evoluigo de la transporta helikoptero ekokupiĝis la planburoo de Jakovlev jam en la dua duono de la 1940-aj jaroj. Oni pretigis je 1948 la Jak–100, sed oni decidis pri seria produktado de Mi–1. Oni komencis plani en 1951 la pli grandpovuman helikopteron en la Planburoo de Jakovlev sub gvido de ĉefkonstruktoro de Igor Aleksandroviĉ Erliĥ. Oni konstruis en 1952 kvar prototipojn kaj samjare la 3-an de julio okazis la unua testflugo. Oni uzis kelkajn partojn de Mi–4, tiel ties motoron kaj reduktoron. Dum la testflugo aperis vibrado, pro ties elimin oni eksperimentis dum pluraj jaroj. Oni parte eliminis la problemojn ĝis 1954, kaim komencigis ties seria produktado. Oni reguligis ĝin en la soveta aerarmeo en 1955 kaj eĉ publike prezentis la helikopteron.

La unua versio de la helikoptero estis produktita kiel armea trasporta helikoptero. Tiu povis transporti 30 armilizitajn soldatojn aŭ 18 vunditajn soldatojn (sur portlito).

Oni produktis ekde 1958 la version Jak–24U, kiu estis tute el metalo. Oni pligandigis ties portan kapaciton (40 soldatoj aŭ 3000 kg da ŝarĝoj). Oni produktis kelkajn ekzemplerojn ekde 1960 por civila uzo (Jak–24A), kiun oni uzis kiel flugantan levilon.

La armea versio estis ekipita per unu mitralo de 12,7 mm.

La helikopterojn uzis la Soveta Armeo, sed fine de la 1960-aj jaroj ŝanĝis ĝin la pli fidebla Mi–6. Oni supozas produkton de 40-100 ekzemperoj inter 1954 kaj 1961.

Konstruaĵo redakti

La helikoptero havis du ĉefrotorojn unu malantaŭ la alia. La du rotorojn (kun po kvar rotorŝoveloj) funkciigis aparta motoro (1250 kW (1700 ĈP), stelmotoro AS–82).

Teknikaj datenoj redakti

Mezuroj redakti

  • longo: 21,3 m
  • rotor-diametro: 21 m
  • alto: 6,5 m
  • malplena maso: 10 607 kg
  • maksimuma starta maso: 17 000 kg

Motoro redakti

  • motoro: stelmotoro AS–82V
  • motoroj: 2
  • povumo: 2 × 1250 kW (1700 ĈP)

Flugdatenoj redakti

  • maksimuma rapido: 180 km/h
  • altiĝa maksimumo: 5500 m
  • atingopovo: 430 km