James Edwin McConnell

(Alidirektita el James E. McConnell)

James Edwin McConnell (naskiĝis la 15-an de julio 1903, mortis la 4-an de majo 1995) estis brita kovrilartisto, ilustristo de libro- kaj revuo-kovriloj, pli bone konata pro vakera, biblia kaj historia temoj.

Vivo redakti

Naskiĝinta en Bedlington, Northumberland, McConnell laboris por loka blokfaranto antaŭ ol translokiĝi al Londono, kie li daŭris en la sama ofico, dum li partatempe studadis ĉe la Lernejo de St. Martin. Li fariĝiris memstarulo en 1933, laboranta por la Agentejo Partridge, kun kiu li restis ĝis 1953.

La frua memstara laboro de McConnell estis pri reklamaĵoj kaj libraj kovriloj. Post la Dua Mondmilito li sukcesis fariĝi unu el la eminentaj artistoj de la burĝonanta merkato de broŝuroj kaj malmultekosta eldonado. Por la britaj legantoj liaj vakeraj kovriloj estis la esenco de la Sovaĝa Okcidento, malgraŭ la versio de Hollywood, kun iliaj plenrazitaj, kvadratmakzelaj vakeraj herooj, rajdantaj tra sunoplenaj pejzaĝoj.

McConnell estis invitita labori por pluraj aliaj ĝenroj kaj produktis kovrilojn por l alibroj de Krima Klubo Collins kaj Suspensa Libro-Klubo. Li estis unu el la ĉefaj kovrilartisto de la eduka semajngazeto Look and Learn, ĉe kiu li pruvis esti majstro, produktante elstarajn kovrilojn pri ajna temo postulita de liaj redaktoroj. Tra la jaroj McConnell produktis pli ol mil kovrilojn kaj frontpaĝojn. Li ankaŭ kontribuis al la artaĵo de la Amerika Honora Halo, en la Amerika Kapelo ĉe la Katedralo de Sankta Paŭlo en Londono.

Ĉar McConnell unuavice estis kovrilartisto de broŝuroj, li malofte vekis la atenton de kritikistoj, kvankam ekspozicio de lia vakera artaĵo estis starigita ĉe la Galerio de la Asocio de Ilustristoj en Londono en 1976.

Eksteraj ligiloj redakti