James E. McGaha

usona amatora astronomo
Malkovritaj asteroidoj : 6, el kiuj
31451 Joenickell 9-a de februaro 1999
97336 Thomasafleming 16-a de decembro 1999

James E. McGAHA (naskiĝis en 1946) estas usona amatora astronomo, profesie eksa armea piloto.

Li aktive promocias la sciencon kaj la refuton de la pseŭdosciencoj. Li estas grava ano de la Center for Inquiry kaj konsilisto por la Committee for Skeptical Inquiry : organizo, kiu ekzamenas per scienca metodo la asertojn pri la paranormaleco.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 6 asteroidojn inter 1999 kaj 2000.[1]

La asteroido 10036 McGaha estis nomita en lia honoro.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti