Nihon Supesugado Kjokaj

Japana neprofita asocio, kiu celas protekti Teron kontraŭ danĝeraj asteroidoj


Nihon Supesugado KjokajJapan Spaceguard Association (anglaĵo por "Japana Asocio de Kosma Gvato"; japane: 日本スペースガード協会, nihon supēsugādo kyōkaiJSGA); estas neprofitcela organizaĵo fondita la 20-an de oktobro 1996[1] bazita en Tokio (Japanio). Ĝia celo kongruas kun tiu de The Spaceguard Foundation kaj aliaj movadoj Spaceguard: nome protekti la teran medion kontraŭ katastrofa alfrapo de potence danĝera objekto per studoj kaj observoj pri la apud-teraj objektoj.

Japana Asocio de Kosma Gvato
japane 日本スペースガード協会, nihon supēsugādo kyōkai
negoco
Komenco 1996 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Tokio
Tipo neprofitcela organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝia formala statuso laŭ la japana juro estas "specifata ne-profita organizaĵo" (特定非営利活動法人).

La asocio funkciigas la Spaceguard-Centron de Bisei, situa proksime la urbo Bisei (gubernio Okajama). Krom la esploro pri terrenkontaj asteroidoj, tiu instalaĵo utilas por sekvi la kosmorubojn en la orbito de la Tero.

Minor Planet Center kreditas Nihon Supesugado Kjokaj pro la malkovro de la asteroido (21309) 1996 XH5 la 6-an de decembro 1996 elde la Observatorio Kiso.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti