Japanaj misioj al Ĉinujo

Japanaj misioj al Ĉinujo estis diplomataj ambasadaj misioj senditaj de tempo al tempo al la ĉina imperia kortego.

Eblaj vojoj de ambasadaj ŝipoj al la Tang-dinastio.

Ekzistas dokumentoj pri misioj al Ĉinujo inter la jaroj 600 kaj 894. Partoprenis en tiuj imperiaj misioj anoj de la aristokratio kuge kaj Budhismaj sacerdotoj.

Tiuj misioj okazigis la importadon de ĉina kulturo inkluzive de antaŭeniroj en sciencoj kaj teknologio. Tiuj diplomataj renkontiĝoj estigis serion de budhismaj skoloj en Japanujo, inter kiuj Zeno.

El la ĉincentra perspektivo de la ĉina kortego en Ĉangan pluraj misioj senditaj de Kioto estis notitaj kiel tributoj al imperia Ĉinujo, sed ne klaras, ĉu la japanoj konsideris ilin tiaj.[1]

Ŝajnas ke Ĉinujo estis la instiganto de malfermaj rilatoj kun Japanujo. La imperiestro Jand de la dinastio Sui sendis mesaĝon en 605, en kiu estis skribita "La suvereno de Sui respektplene informiĝas pri la suvereno de Ŭa."[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Yoda, Yoshiie et al. (1996). The Foundations of Japan's Modernization: a comparison with China's Path towards Modernization, pp. 40-41.
  2. Varley, Paul. (1980). Jinnō Shōtōki, p. 128.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti