La japoñol (vorto formata de la franca vorto japonais kaj la hispana vorto español) estas supozata mikslingvo, kiu miksas japanajn kaj hispanajn vortojn. Ĝi estas uzita de japanaj migrantoj en Peruo. Kiam oni parolas pri Spanglish oni povas akcepti, ke temas pri socia fenomeno (pli ol pri lingva fenomeno) kiu koncernas milojn aŭ milionojn de parolantoj, male al aliaj inventitaj similaj fenomenoj kiaj tiu japoñolfrañol, kiuj estas tute inventitaj senbazaj onidiraĵoj. Tiukaze oni povas konsideri, ke temas pri nur uzado de la hispana lingvo kun abundo de influo aŭ poluo devena el alia, same kiel ekzistas por parolantoj de ĉiu ajn lingvo. Ekzistas nek aparta uzado de tia lingvo fare de apartaj komunumoj nek eblo ke ĝi iam iĝos vera lingvo, kun aparta gramatiko, fonetiko, parolanta komunumo ktp.

vorto en Japoñol.

Ekzemploj redakti

  • ganbarimasu iĝas ganbateando en Japoñol.
  • Hablé con el chacho («Mi parolis al la ĉefo»): Chacho venas el la japana vorto shacho.