Jarovoje

urbo de la Altaja regiono en Rusio

Jarovoje (ruse Яровое) estas urbo en Altaja Regiono en Rusio. La urbo estas sur bordo de la sala lago Boljŝoje Jarovoje (ruse: Большое Яровое) je 15 km de la landlimo kun Kazaĥio.

Jarovoje
ruse: Яровое
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Яровое
Lando Rusio Rusio
Regiono Altaja regiono
Supermara alteco 95 m s. m.
Koordinatoj 52° 56′ 00″ N 78° 35′ 00″ O / 52.93333 °N, 78.58333 °O / 52.93333; 78.58333 (mapo)
Areo 44,38 km² (4 438 ha)
Loĝantaro 18 596 (2011)
Denseco 419,02 loĝ./km²
Fondita 1943
 - statuso de urbo 1993
Estro Martinova Nina Efremovna
Horzono OMST (UTC+7)
Poŝtkodo 658837, 658839
OKATO 01430
Kodo +7 38568
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Altaja regiono
Situo enkadre de Altaja regiono
Situo enkadre de Altaja regiono
Vikimedia Komunejo: Yarovoye
Retpaĝo: http://www.yarovoe.org/
Urbo Jorovoje kaj Lago Jarovoje

Ĝi estis fondita en 1943. Ĝi havas statuson de urbo ekde 1993. En 2014 la urbo havis 18 200 loĝantojn. Somere la loĝantaro de Jarovoje kreskas je ĉirkaŭ 80 000 ĝis100 000 homoj pro la proksimeco de la urbo al dolĉa kaj sala lagoj, kies akvo kaj koto havas resanigan efikon[1]. Oni planas konstrui novajn sanatoriojn kaj distrajn centrojn[2].

Kodo de OKATO de la urbo estas 01430. La interurba telefona kodo estas 38568, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj. Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°56' norde, longitudo 78°35' oriente.

Kuracloko redakti

Sanatorio "Himimik" proksime de "Lago Jarovoje" estas la sola fizioterapia hospitalo en la siberia regiono por kuracado de malsanoj de la muskola sistemo kaj haŭtaj, neŭrologiaj, ginekologiaj malsanoj, helpe de koto el la lokaj lagoj.

Kulturo redakti

La Komitato pri Kulturo, kreita en 1993, kunigis du kulturajn instituciojn. Ekzistas ankaŭ porinfana kaj plenkreska bibliotekoj, porinfana artlernejo, urba historia muzeo kaj centro kiu aktive okupiĝas pri la konservado kaj disvolviĝo de la tradicioj, kulturo kaj lingvo de germandevenaj rusoj. Estas du kinejaj instalaĵoj kaj distra parko.

Unu el la plej belaj konstruaĵoj en la urbo - la konstruaĵo de la urba kulturdomo "Istemiisto" estas agnoskita kiel monumento de historio kaj arkitekturo.

En 2013 oni konstruis muzeon de nomadaj popoloj. Ĝi prezentas jurtojn, en kiuj loĝis reprezentantoj de diversaj popoloj de Azio.

La gazeto "Yarovskiye Vesti" estas publikigita, kaj la loka televida kompanio "Jarovoje" elsendas.

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Яровое en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj.