Jasovská jaskyňa

Slovakio > Geografio de Slovakio > Slovakaj grotoj > Jasovská jaskyňa (Groto de Jasov)


Groto de Jasov troviĝas ĉe la urbo Jasov en la plej orienta parto de Slovaka karsto, en la norda montarpiedo de altebenejo de Jasov, en la kalkŝtona rokego, nomata Knabinroko, en alteco de 256 m super marnivelo. Ĉi tiu apartenas al la plej malnovaj konataj grotoj en Slovakio kaj laŭ kelkaj indicoj ĝi estis alirebligita jam en la jaro 1846 fare de monaĥoj el la monaĥejo de Jasov. En la jaroj 1922 kaj 1924 estis sinsekve malkovritaj ankaŭ malpli alte troviĝantaj partoj de la groto kaj nun ĉi tiuj atingas la kompleksan longecon de 2 120 m. Ĝi estis elektre prilumigita en la jaro 1926. La groto ekestis en helaj kaj malhelaj kalkoŝtonoj de la meza triaso fare de subtera fluo de rivero Bodva kaj fare de atmosferaj pluvoj, trafluantaj tektonikajn likojn kaj tavolajn fendaĵojn, al kiuj integriĝas grotaj areoj. Karakteriza ornamaĵo estas krispoformaj stalaktitoj kaj gigantaj pagodoj de diversaj formoj kaj koloroj. En salono de la Malnova katedralo elstaras kurtensimilaj stalaktitoj kaj gigantaj stalagnatoj. Eksterordinare efikas beleco de Granda katedralo kun buntaj gutŝtonaj kreaĵoj, al kiuj apartenas Granda akvofalo, Galerio, Bosko de palmoj, Plorsaliko, boligitaj fare de de koloreco de akvo de Profunda lageto. Inter la plej grandajn areojn, kiuj ekestis sur krucigoj de likoj, apartenas Domo de vespertoj kaj Labirinto. La groto estas interesa ankaŭ vidpunkte de historio kaj arkeologiaj trovaĵoj el neolito. Dum erao de tataraj kaj turkaj invadoj la groto servis al la loka loĝantaro kiel konvena kaj sekura kaŝejo. Sur la muro de la Husana salono estis konservita konata surskribo, atestanta pri venko de fratulistaj soldatoj de Jan JISKRA el Brandýs ( Johano Jiskro el Brandýs), devenanta el la erao ĉirkaŭ jaro 1452. El la tuta longeco de 2 120 m estas por publiko alireblaj 620 m. Veturo al la groto estas ebla per ŝtata ŝoseo KošiceRožňava per deflankigo 9 km tra urbo Moldava nad Bodvou al Jasov